La 83-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazos en Petzow, Germanio, de la 15-a ĝis la 22-a de aŭgusto 2027.
La 83-an IJK organizas la internacia Kongresa Komisiono (KK) gvidata de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj Germana Esperanto-Junularo (GEJ), kiu gastigas la kongreson.
Partoprenu en la 83-a IJK en la ejo KiEZ Inselparadies en Petzow (Germanio)! La ejo situas sur malgranda duoninsulo ĉe la lago Glindower See kaj disponas propran plaĝon tuj ĉe la lago, ideale por banado, ripozo, kaj someraj agadoj kun esperantistoj de la tuta mondo.
Ĉu vi scias kio estas IJK? Ĉu vi konas ĝiajn organizantojn, TEJO, GEJ, kaj la Kongresan Komisionon? Poste legu pri la gastiga lando Germanio. Malkovru la belan kongresejon kaj la diversajn loĝeblojn, kaj sciu kiel alveni al ĝi.
Kaj nun vi certe volas veni, ĉu ne? Rigardu kiuj aliaj homoj jam aliĝis, kontrolu kiom multe vi pagus, kaj plenigu la aliĝilon!
Vi povas aliĝi al la oficiala babilgrupo kaj aboni nian informkanalon en Telegramo. Se vi havas demandojn aŭ proponojn, simple alskribu nin.
Venu pasigi eksterordinaran kaj memorindan someron kun ni!

