Kiel aliĝi

Bonvenon! Ni ĝojas, ke vi interesiĝas aliĝi al la 83-a IJK. Vi povas oficiale aliĝi al la kongreso alklakante la ĉi-suban butonon:

Aliĝo al la kongreso estas malfermita al ĉiuj, kiuj parolas aŭ lernas Esperanton, sendepende de aĝo, genro, lingvonivelo, civitaneco, religio, politiko aŭ aliaj ecoj, kondiĉe ke aliĝanto konsentas sekvi la regulojn por agrable IJK-umi kaj ne estas eksplicite forbarita de TEJO.

Antaŭ ol aliĝi, kontrolu kiom vi devos pagi. Kiam vi aliĝas, vi certigas, ke vi konsentas pri la Deklaro pri Datumprivateco de IJK kaj la reguloj por agrable IJK-umi. Post via aliĝo, pagu vian kotizon per niaj diversaj pagmetodoj. Baldaŭ vi aperos en la listo de aliĝintoj.

Vi povas aliĝi ĝis la 31-a de januaro 2027 dum la unua aliĝperiodo. Post tiu dato, la prezoj de la programkotizoj plialtiĝas.

Krome, se vi aliĝas ankoraŭ ĝis la 31-a de aŭgusto 2026, vi povas ricevi senpagan T-ĉemizon kun la dezajno de IJK!

Por ke via aliĝo estu konsiderata kiel valida, vi devas sendi la minimuman antaŭpagon de 30€, laŭeble tuj post via aliĝo. Rilate al servoj kun limigita disponeblo, aliĝintoj kiuj sendis siajn antaŭpagojn la plej frue estas prioritataj en la rezervado.

Se vi spertas problemon dum aliĝo aŭ pago, skribu al ni retpoŝteTelegrame.