Kiel alveni

La kongresejo nomiĝas KiEZ Inselparadies Petzow, kaj ĝia adreso estas: Zum Inselparadies 9-12, 14542 Werder (Havel), OT Petzow (Google Maps). Ĝi situas sur duoninsulo en la lago Glindower See, apud la vilaĝo Petzow kaj ĝia kastelparko. Petzow apartenas al la urbo Werder (Havel), ĉirkaŭ 12 km sudokcidente de Potsdamo kaj ĉirkaŭ 40 km de Berlino.

Se vi memzorgas pri la veturo al la kongresejo, planu alveni la 15-an de aŭgusto kaj foriri la 22-an de aŭgusto.

Por atingi la kongresejon de aliaj landoj, plej verŝajne vi unue devos atingi Berlinon aŭ Potsdamon. Antaŭ ol plani vian vojaĝon kaj aĉeti biletojn, kontrolu tion, ĉu vi bezonas vizon por eniri Germanion, kiu apartenas al la Ŝengena spaco. Se vi venas el lando kies civitanoj ne bezonas vizon, kontrolu ankaŭ la sistemon ETIAS: laŭ la nunaj planoj ĝi iĝos deviga en 2027, do ĝi verŝajne koncernos vin dum via vojaĝo al la kongreso.

Parolu kun ni se vi bezonas konsilon pri alvenebloj.

Per karavano

Ni baldaŭ aperigos la informojn pri la karavanoj sur la paĝo pri karavanoj.

Por alveni al Berlino aŭ Potsdamo

Trajne

Berlino estas la granda urbo plej proksima al la kongresejo kaj unu el la ĉefaj fervojaj nodoj de Eŭropo. Preskaŭ ĉiuj longdistancaj trajnoj alvenas al la stacidomo Berlin Hauptbahnhof (Berlin Hbf). Atentu pri tio, ke longdistancaj trajnoj ne haltas en Potsdamo; tien oni veturas per regionaj trajnoj.

El aliaj partoj de Germanio: rapidaj trajnoj ICE kaj IC iras al Berlino el Hamburgo, Munkeno, Kolonjo, Frankfurto, Lepsiko, Dresdeno kaj multaj aliaj urboj. Kontrolu ĉe Deutsche Bahn. Ekzistas ankaŭ la malaltkosta konkuranto Flixtrain, kiu servas plurajn liniojn al Berlino.

El najbaraj landoj: tagaj trajnoj EC ligas Berlinon kun Prago kaj Vieno, kun Varsovio kaj aliaj polaj urboj, kaj kun Kopenhago. Ekzistas ankaŭ noktaj trajnoj: la Nightjet de la aŭstra ÖBB al Vieno, Prago, Graz kaj Zuriko, kaj la nokta trajno de European Sleeper inter Berlino kaj Parizo. Se vi vojaĝos tra pluraj landoj, konsideru bileton Interrail aŭ Eurail.

Buse

Alternative al trajnoj, longdistancaj busoj estas alia eblo atingi Berlinon ekde pli malproksimaj urboj en Germanio aŭ ekde apudaj landoj kiel Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Nederlando, ktp.

La ĉefa busstacidomo de Berlino estas ZOB Berlin, ĉe Messedamm en la okcidenta parto de la urbo, bone konektita per la urba trajno S-Bahn kaj la metroo. Iuj buslinioj ankaŭ haltas ĉe Berlin Südkreuz aŭ ĉe la flughaveno BER. Kontrolu ĉe FlixbusBlaBlaCar Bus.

Aviadile

La sola flughaveno de la regiono estas Berlin Brandenburg (BER), situanta sudoriente de Berlino. Ĝi akceptas internaciajn kaj enlandajn flugojn kaj estas bone konektita per trajnoj kaj busoj. La malnovaj flughavenoj Tegel kaj Schönefeld ne plu funkcias, do ĉiuj flugoj al Berlino alvenas al BER.

De BER vi povas veturi rekte al Potsdamo per la regiona trajno RB22, kiu iras unufoje hore kaj bezonas ĉirkaŭ 50 ĝis 60 minutojn ĝis Potsdam Hauptbahnhof. Al la centro de Berlino iras la flughavena ekspreso FEX, kiu atingas Berlin Hauptbahnhof en ĉirkaŭ 25 minutoj. Ekzistas ankaŭ la buso BER2 inter la flughaveno kaj Potsdam Hauptbahnhof, kiu bezonas ĉirkaŭ unu horon kaj postulas kroman pagon de 6 eŭroj (5 eŭroj por posedantoj de la Deutschlandticket aŭ de taga bileto de VBB).

Kontrolu ĉe Skyscanner, kiuj flugoj ekzistas de via urbo al Berlino. Ju pli frue vi aĉetos viajn biletojn, des pli vi ŝparos. Parolu kun ni se vi bezonas konsilon pri serĉado de biletoj.

Verda avizo: Germanio kuŝas meze de Eŭropo kaj estas bone konektita per trajnoj kaj busoj al ĉiuj najbaraj landoj. Kiam eblas, evitu flugi aŭ veturi per aŭtomobilo kaj anstataŭe vojaĝu pli ekologie per busoj aŭ trajnoj! Noktaj trajnoj kaj biletoj Interrail ofte ebligas atingi Berlinon senflugile eĉ el sufiĉe foraj landoj, kaj vi ĝuos survoje la pejzaĝojn de Eŭropo.

De Berlino aŭ Potsdamo al la kongresejo

Kvankam la kongresejo estas trankvila loko ĉe lago ekster la urbaj limoj de Potsdamo, ĝi situas proksime. Jen kelkaj ebloj por alveni.

Per publika transporto

De la stacidomo Potsdam Hauptbahnhof iras la buson 607 ĝis la haltejo “Petzow, Schloßpark”, kiu estas la plej proksima haltejo de la kongresejo (ĉirkaŭ 600m for). Dimanĉe, la buso iras ĉiu du horoj, komecante je la 09-a matene ĝis la 19-a postagmeze. Kontrolu la retejon vbb.de por plej ĝisdataj informoj pri la buso.

De la stacidomo Werder (Havel), kaj same de Potsdam Hauptbahnhof, iras la buso 631 de la buskompanio regiobus. Elbusiĝu ĉe la haltejo “Werder (Havel), Holländermühle” aŭ ĉe “Riegelspitze”. De tie restas ĉirkaŭ 3 km da piediro laŭ la lago, do kalkulu ĉirkaŭ 40 minutojn. La buso 631 iras ankaŭ dimanĉe, proksimume unufoje hore de la frua mateno ĝis malfrua vespero, kaj eĉ nokte, do la alventago ne prezentos problemon.

Biletoj por la publika transporto

La tuta regiono apartenas al la tarifa asocio VBB (Verkehrsverbund Berlin-Brandenburg), kaj unu bileto validas por trajnoj kaj busoj kune. Atentu tamen pri tio, ke la kutima berlina bileto por la zonoj ABC atingas Potsdamon sed ne Werder (Havel), kiu kuŝas en alia tarifa areo. Se vi aĉetas unuopan aŭ tagan bileton, mendu ĝin ĝis Werder (Havel).

Se vi restos en Germanio pli longe, konsideru la Deutschlandticket. Ĝi kostis 63 eŭrojn monate en 2026, haveblas nur kiel monata abono, kaj validas en la tuta lando por ĉiuj regionaj trajnoj kaj lokaj busoj, do ankaŭ por la RE1, la RB22 kaj la busoj 631 kaj 607. Ĝi ne validas en la longdistancaj trajnoj ICE, IC kaj EC. Por serĉi konektojn kaj aĉeti biletojn utilas la telefonaj aplikaĵoj VBB Fahrinfo kaj DB Navigator.

Per ŝipo

La plej agrabla maniero atingi Petzow estas tra la akvo. La kompanio Weisse Flotte Potsdam veturigas pasaĝerojn de marto ĝis decembro tra la havelaj lagoj, laŭ la vojo Potsdamo, Caputh, Petzow, Ferch kaj Werder. La ŝipa haltejo troviĝas en Petzow mem, kaj eblas aĉeti bileton kiu permesas elŝipiĝi kaj enŝipiĝi laŭ deziro. La ŝipoj iras malpli ofte ol la busoj kaj estas pli multekostaj, do ili taŭgas pli kiel bela ekskurso ol kiel rapida alvenilo. Kontrolu la horaron antaŭe.

Per aŭto

Vi povas uzi vian poŝtelefonan mapon por atingi la kongresejon aŭte. De la ĉirkaŭvojo A10 de Berlino elveturu ĉe Glindow, aŭ ĉe Groß Kreutz aŭ Phöben se vi venas de la nordo, kaj poste veturu tra Werder (Havel) al Petzow. De Potsdamo kondukas la ŝoseo B1 tra la ponto Baumgartenbrücke. Estus interese ankaŭ petveturi al IJK, kaj ŝajnas ke tio iĝas populara tendenco inter junaj esperantistoj en la lastaj jaroj.

Sur la tereno de la kongresejo eblas parkumi, kaj ekzistas ankaŭ kelkaj lokoj por kampadaŭtoj. La nombro de lokoj estas limigita, do skribu al ni antaŭe se vi planas veni per aŭto aŭ kampadaŭto.

Jen la adreso de la ejo por atingi ĝin aŭte:

Zum Inselparadies 9-12
14542 Werder (Havel)

Per taksio

En Potsdamo, Berlina Flughaveno aŭ Berlino, facile troveblas taksiojn. Ankaŭ apoj kiel Uber kaj Bolt funkcias. Tiuj ĉi estas proksimumaj kostoj de taksio:

  • Centro de Potsdamo: 32 EUR
  • Centro de Berlino: 95 EUR
  • BER-Flughaveno: 110 EUR