Ĉu estas io kion vi ne bone komprenas? Ĉu vi ŝatus demandi pri iu specifa afero? Ĉu vi havas iun interesan komenton aŭ ideon por plibonigi la IJK-on? La plej simpla kaj rekta maniero esti aŭskultita kaj ricevi respondojn estas kontakti nian teamon.
Por atingi nin pri iu ajn celo, sufiĉas skribi al ijk2027@tejo.org
Skribante, laŭeble inkluzivu fotojn kaj aliajn pruvilojn, kiuj pli bone komprenigos al ni vian celon. Menciu ankaŭ la organizanton, kiun plej taŭge koncernas viaj demandoj aŭ proponoj.
Cetere, vi povas aliĝi al la oficiala babilgrupo kaj aboni nian informkanalon en Telegramo.
