ATENTU: Se vi aliĝas ĝis la 31-a de aŭgusto 2026, vi ricevos senpagan kongresan T-ĉemizon. Poste ĝi kostos 12€.
La kotizoj por IJK 2027 multe varias depende de viaj cirkonstancoj kaj ankaŭ iom de via kapablo pagi (tio estas kalkulita, ĝenerale, el viaj loĝlando kaj aĝo). La kotizo konsistas el tri ĉefaj partoj: programkotizo, loĝkotizo kaj manĝkotizo. Kromaj kotizoj ankaŭ povas aplikiĝi.
Vidu la paĝon “Pagmetodoj” por lerni kiel pagi vian kotizon.
Programkotizo
Por partopreni la kongreson, vi bezonas pagi la programkotizon. Tio donas al vi aliron al la programo. Ĝi dependas de viaj aĝo (je la 15-a de aŭgusto 2027), loĝlando, kaj la aliĝperiodo, en kiu vi aliĝas.
La ĉi-suba tabelo estas la kotizoj validaj por la unua aliĝperiodo (ĝis la 31-a de januaro 2027):
| ĝis 16 jaroj | 17-24 jaroj | 25-35 jaroj | 36+ jaroj | |
| A-landoj | 40€ | 50€ | 65€ | 95€ |
| B-landoj | 30€ | 40€ | 50€ | 80€ |
| C-landoj | 20€ | 30€ | 40€ | 60€ |
| Ĉ-landoj | 10€ | 20€ | 30€ | 50€ |
A-landoj: Andoro, Aŭstrio, Belgio, Britio, Danio, Francio, Finnlando, Germanio, Gronlando, Hispanio, Irlando, Islando, Israelo, Italio, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Monako, Nederlando, Norvegio, Portugalio, San-Marino, Svedio, Svislando, Vatikanurbo
B-landoj: Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hungario, Japanio, Kanado, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Malto, Pollando, Rumanio, Slovakio, Slovenio, Sud-Koreio, Usono
C-landoj: Albanio, Aŭstralio, Barejno, Bosnio-Hercegovinio, Brunejo, Bulgario, Ĉinio, Hongkongo, Jordanio, Kataro, Kuvajto, Nord-Makedonio, Moldavio, Montenegro, Novzelando, Omano, Rusio, Saŭda Arabio, Singapuro, Serbio, Turkio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Ĉ-landoj: Ĉiuj aliaj landoj
Ĉu vi estas membro aŭ patrono de TEJO?
Individuaj membroj kaj patronoj de TEJO pagas nur la kotizojn en la supra tabelo. Se vi ne estas individua membro nek patrono de TEJO en 2027, vi krompagos 50€.
En multaj landoj, iĝi individua membro aŭ patrono de TEJO kostas malpli ol 50€, do vi ŝparus monon. Plia informo troviĝas en ĉi tiu paĝo.
Ĉu vi estas havas handikapon?
Se vi havas handikapon (mensan aŭ fizikan) kaj havas pruvilon de tio, vi rajtas je eta rabato de 10€ al via programkotizo.
Aliĝperiodoj
Se vi aliĝas pli frue, vi pagas malpli. La aliĝperiodo dependas de la 1) dato de via aliĝo kaj 2) la dato, en kiu vi sendas minimuman antaŭpagon.
Se vi aliĝas surloke, vi krompagos 20€. Tamen, evitu tion, ĉar ne plu eblos rezervi ĉambron en la kongresejo malfrue. Planu vian partoprenon frue por ŝpari multe da mono.
| Komenco (TT/MM/JJJJ) | Fino (TT/MM/JJJJ) | Aldono al kotizoj de la 1a aliĝperiodo | |
| 1a aliĝperiodo (nuna) | 15/08/2026 | 31/01/2027 | +0€ |
| 2a aliĝperiodo | 01/02/2027 | 30/04/2027 | +5€ |
| 3a aliĝperiodo | 01/05/2027 | 31/07/2027 | +10€ |
| 4a aliĝperiodo | 01/08/2027 | 14/08/2027 | +15€ |
| Surlokaj aliĝoj | 15/08/2027 | 22/08/2027 | +35€ |
Krome ekzistas ankoraŭ pli frua premio: ĉiuj, kiuj aliĝas ĝis la 31-a de aŭgusto 2026, ricevas senpagan kongresan T-ĉemizon.
Partatempa Ĉeesto
Se vi ĉeestas nur unu aŭ du tagojn, vi ĝuos rabaton de 50% de la plena programkotizo. Se vi ĉeestas almenaŭ tri tagojn, vi pagas la plenan programkotizon, do prefere ĉeestu plene!
Antaŭpago
Por ke via aliĝo estu valida, vi bezonas ankaŭ antaŭpagi minimuman sumon de 30€. Tiu pago estas parto de via plena kotizo kaj ne estas aldona. Se vi nuligas vian aliĝon, vi ne rericevos la antaŭpagon, sed vi povas transdoni ĝin al alia kongresano por pagi ties kotizon.
Loĝkotizo
Vi povas legi pri la diversaj eblecoj ĉi tie.
Vi pagas loĝkotizon por dormi dum la kongreso. Por viaj sekureco kaj komforto, ni forte rekomendas mendi dormĉambron nur ene de la kongresejo. Tiel, ni ankaŭ povos pli facile helpi vin se vi havos bezonojn aŭ problemojn dum via restado!
La ĉi-subaj prezoj validas por unu persono kaj kovras nur la liton. La manĝoj estas aparta kotizo, priskribita sube.
| Tipo de dormĉambro | Prezo (nokto/homo) | Prezo (semajno/homo) |
| 5-ĝis-8-persona ĉambro | 20€ | 140€ |
| 4-persona ĉambro | 30€ | 210€ |
| 3-persona ĉambro | 40€ | 280€ |
| 2-persona ĉambro | 50€ | 350€ |
La loĝkotizo ne inkluzivas: la littukaron (t.e. matrackovriloj, littukoj kaj kapkusentukoj). Vi povas lui ĝin kontraŭ 8€ por la tuta restado, aŭ kunporti vian propran littukaron aŭ dormsakon. Bantukon nepre kunportu mem.
Manĝkotizo
La manĝkotizo estas 21€ tage, do 147€ por la tuta kongreso. Ĝi kovras tri manĝojn ĉiutage, ekde la vespermanĝo de la 15-a de aŭgusto ĝis la matenmanĝo de la 22-a de aŭgusto 2027, kaj ĝi inkluzivas kunviandajn, vegetarajn kaj veganajn manĝojn.
Vi rajtas mendi liton sen manĝoj, sed pripensu tion bone. La kongresejo troviĝas ekster la vilaĝo kaj ne havas kuirejon je la dispono de gastoj, kaj la plej proksimaj vendejoj kaj restoracioj estas en Werder (Havel), je ĉirkaŭ duonhoro da vojaĝo.
Do semajno en 8-persona ĉambro kun manĝoj kostas 140€ + 147€ = 287€, kaj en 2-persona ĉambro 350€ + 147€ = 497€. Atentu, ke tiuj sumoj ankoraŭ ne enhavas la programkotizon, kiun vi trovas en la supra tabelo kaj kiun vi devas aldoni por scii, kiom vi entute pagos.
Aliĝu tuj por rezervi vian liton en via preferata ĉambrotipo kaj loĝi kun viaj preferataj homoj!
T-ĉemizo
Aĉetu kongresan T-ĉemizon por havi belan kaj longdaŭran memoraĵon de ĉi tiu bela IJK! Rezervu la vian en via preferata grandeco (ekde S ĝis 2XL) kontraŭ 12€ per la aliĝilo. Se vi aliĝas ĝis la 31-a de aŭgusto 2026, vi ricevos ĝin senpage.
Financa subteno
La fonduso “Partoprenu IJK-n” finance subtenas la partoprenon de elektitaj individuaj membroj de TEJO, kiuj troviĝas en malavantaĝaj ekonomiaj situacioj. La konkurso por IJK 2027 okazos en 2027 kaj ni anoncos ĝin ĉi tie kaj en la kanaloj de TEJO.
Se vi ŝatus helpi fari la kongreson pli diversa kaj inkluziva, bonvolu konsideri subteni nin. Se vi mem volas starigi fonduson aŭ konkurson por subteni partoprenantojn, kontaktu nin por esplori eblan kunlaboron!
