Ni komprenas ke ĉiu homo havas siajn preferojn kaj bezonojn, do ni ofertas kelkajn malsamajn eblojn por via restado.
La kongresejo troviĝas sur duoninsulo ekster la vilaĝo Petzow, do ĝi estas iom izolita loko. Ĉirkaŭ ĝi apenaŭ estas hoteloj, gastejoj aŭ lueblaj apartamentoj, kaj la plej proksimaj troviĝas en Werder (Havel) aŭ Potsdamo, je duonhoro da vojaĝo. Tial, por viaj sekureco kaj komforto, ni forte rekomendas ne memzorgi pri tranoktado kaj mendi ĉambron nur en la kongresejo mem. Tiel, vi ŝparos tempon kaj monon kaj ni ankaŭ povos pli facile helpi vin se vi havos bezonojn aŭ problemojn dum via restado.
Ĉu vi ŝatus kunhavigi ĉambron kun viaj amikoj? Nepre indiku iliajn nomojn kiam vi aliĝas, por ke ni povu konsideri loĝigi vin kune!
Dormĉambroj
La kongresejo disponas 400 litojn en kvin loĝdomoj. Ĉiu etaĝo formas apartan unuon kun siaj propraj duŝejoj kaj necesejoj kaj kun komuna vivĉambro, kie oni povas sidi, ludi kaj babili. Vi povas elekti loĝi en unu el la jenaj ĉambrotipoj:
- 2-personaj ĉambroj
- 3-personaj ĉambroj
- 4-personaj ĉambroj
- 5-gis-8-personaj ĉambroj
La plejparto de litoj estas duetaĝaj. En ĉiu ĉambro estas bretoj kaj ŝrankoj, kie vi povas lasi viajn posedaĵojn. La ĉambroj estas simplaj kaj puraj, kaj ili estas faritaj por grupoj, ne por hotelaj gastoj, do ne atendu luksaĵojn.



Duŝejoj kaj necesejoj
La duŝejoj kaj necesejoj estas komunaj kaj troviĝas en ĉiu etaĝo, apud la dormĉambroj.

Adaptitaj ĉambroj
Ĉu vi estas handikapito kun problemoj pri moviĝeblo? Indiku tion en la aliĝilo. Ni interkonsentos kun la kongresejo pri la plej taŭga ĉambro por vi kaj aranĝos vian restadon laŭe.
Rigardu la loĝkotizojn sube:
| Tipo de Ĉambro | Prezo (gasto/nokto) | Prezo (gasto/semajno) |
| 5-ĝis-8-persona ĉambro | 20€ | 140€ |
| 4-persona ĉambro | 30€ | 210€ |
| 3-persona ĉambro | 40€ | 280€ |
| 2-persona ĉambro | 50€ | 350€ |
La loĝkotizo kovras nur la liton. La manĝoj estas aparta kotizo de 21€ tage, do 147€ por la tuta kongreso. Vi mendas ĝin en la aliĝilo kune kun via ĉambro.
Ekzemple, semajno en 8-persona ĉambro kun manĝoj kostas 140€ + 147€ = 287€, kaj en 2-persona ĉambro 350€ + 147€ = 497€. Atentu, ke tiuj sumoj ankoraŭ ne enhavas la programkotizon; ĝin vi trovas sur la paĝo pri kotizoj.
Loĝkotizo ne inkluzivas la littukaron (t.e. matrackovriloj, littukoj, kaj kapkusentukoj). Vi povas lui ĝin por la tuta restadperiodo kontraŭ 8€. Alternative, vi povas kunporti vian propran littukaron kaj tiel ŝpari la sumon. Indiku tion en la aliĝilo. Bantukon nepre kunportu mem.
Alven- kaj forirtempo: Laŭ la reguloj de la kongresejo, ĉiuj ricevos aliron al siaj ĉambroj ekde la posttagmezo de la alventago kaj devos forlasi la ĉambron matene de sia forirtago. La precizajn horojn ni konfirmos pli proksime al la kongreso.
Tendumado
Tendumado dum IJK 2027 eblos nur en esceptaj kazoj kaj en limigita kvanto. Se tendumado interesas vin, bv. kontakti la organizantojn de IJK 2027 aparte per retpoŝto. Krome, estas malpermesate tendumi en la ĉirkaŭaj arbaroj kaj sur la bordo de la lago.
Manĝoj
La manĝkotizo estas 21€ tage aŭ 147€ por la tuta kongreso. Ĝi kovras tri manĝojn ĉiutage, ekde la vespermanĝo de la 15-a de aŭgusto ĝis la matenmanĝo de la 22-a de aŭgusto.
Dum la kongreso estos servitaj manĝoj kaj kunviandaj, kaj vegetaraj, kaj veganaj. Se vi havas alergiojn kaj aliajn specialajn dietajn bezonojn, ni rekomendas aliĝi frue ĉar ni devas sciigi la kongresejon pri alergioj kaj specialaj dietaj bezonoj almenaŭ unu monaton antaŭ la kongreso. Nepre indiku tion en la koncerna kampo en la aliĝilo.
Vi rajtas mendi liton sen manĝoj. Tiuokaze, vi devos mem zorgi pri ĉiuj viaj manĝoj. Estos eta kuirejeto en la ejo, kiun memzorgantoj povos uzi. Tamen ni avertas, ke la plej proksima superbazaro troviĝas 4km for en la urbeto Werder (Havel).
