Kiel pagi por IJK?

Por aliĝi al IJK vi bezonas sendi almenaŭ antaŭpagon de 30€ en la momento de via aliĝo. Vi povas tuj pagi ĉion, sed vi ankaŭ povas pagi la reston en alia momento, sed nepre antaŭ la kongreso. Ĉiuj prezoj estas en eŭroj (EUR). Se vi sendas el malsama valuto (ekzemple, de USD al EUR), konsideru la kurzon kiu povus influi la finan sumon kiun ni ricevus.

Krom se vi pagas per bankokarto, bankoĝiro al Bunq aŭ per Paypal, nepre sendu pruvilon de sukcesa pago al ijk2027@tejo.org.

Per debet- aŭ kreditkarto

Por IJK 2027, eblos pagi per debet- aŭ kreditkarto. Tio estas rapida maniero sendi vian pagon al ni. TEJO uzas Bunq.me, sekura servo por realigi pagojn per bankkartoj. Bunq.me rekte debetas monon el via karto. TEJO ricevas nek vian kartnumeron nek vian sekurecan kodon, sed nur la sumon pagitan kaj ceterajn datumojn (viajn nomon, retadreson, kaj la celon de la pago). Por pagi, uzu la ĉi-suban butonon:

Atentu kiam vi pagas: Skribu en la kampon por priskribo vian nomon kaj la celon de la pago, ekzemple “Antaŭpago” aŭ “Resto de la kotizo”, por ke ni povu ligi la pagon al via aliĝo. Bunq.me forprenas administrajn kostojn el ĉiu pago, do aldonu almenaŭ 3% al la sumo, por ke ni ricevu la plenan kotizon.

Per la bankokonto de TEJO/IJK

Se vi loĝas en unu el la SEPA-landoj, vi povas pagi al jena bankokonto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO):

  • IBAN: NL27 BUNQ 2204 9317 99
  • BIC/SWIFT: BUNQNL2A
  • Nomo: Wereld Esperanto-Jongeren Organisatie (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO))
  • Priskribo: IJK2027 + Nomo de Kongresano + Celo de pago
  • Banko: Bunq
  • Poŝtadreso de la banko: Basisweg 32, 1043AP Amsterdam, Nederlando

Ankaŭ homoj ekster SEPA-landoj povas ĝiri monon al tiu konto. Tamen, administraj kostoj kaj kurzo povas aplikiĝi. Servoj kiel Wise povas plifaciligi ĝirojn el ekster Eŭropo.

Per la bankokonto de GEJ

Alternative vi povas senpage sendi monon per bankĝiro al jena germana bankokonto:

  • IBAN: DE47 3702 0500 0008 4249 00
  • BIC/SWIFT: BFSWDE33XXX
  • Nomo: Deutsche Esperanto-Jugend
  • Priskribo: IJK2027 + Nomo de Kongresano + Celo de pago
  • Banko: Sozialbank
  • Poŝtadreso de la banko: Oranienburger Straße 13-14, 10178 Berlin, Germanio

Per via UEA-konto

Se vi estas individua membro de UEA kaj havas bonhavon en via UEA-konto (kun kodformato: xxxx-x), vi povas ĝiri monon (en eŭroj) al la UEA-konto de la IJK (ijkb-b).

Skribu al financoj@co.uea.org kun la indikoj “IJK 2027,” la celo de la pago (ekz. pago de kotizo aŭ donaco), kaj via nomo.

Poste, nepre plusendu al ijk2027@tejo.org la konfirmon de UEA pri sukcesa ĝiro.

Per PayPal

Ensalutinte en vian PayPal-konto, iru al la paĝo “Sendi kaj Peti.” Entajpu la retadreson: info@tejo.org. Por ke TEJO ricevu la ĝustan sumon, entajpu la sumon, kiun vi deziras ke TEJO ricevu, ĉe la kampo “La ricevanto ricevos…” por kalkuli la tutan sumon kiun vi devas pagi. Sube, skribu “IJK 2027 + Nomo de Kongresano + Celo.”

Notu ke vi devas transpreni la administrajn kostojn de Paypal. Antaŭ ol pagi, kalkulu kiom vi bezonas aldoni al la sumo kiun vi deziras pagi, uzante retejojn kiel OmnicalculatorTipalti. Gravas aldoni tiun kromsumon, ĉar se vi sendos precize 30€, ni ricevos nur ~28,63€.

Nepre sendu pruvilon de sukcesa pago al ijk2027@tejo.org.

Jen ekzempla interfaco kiun vi vidos uzante Paypal por pagi.

Plej oftaj demandoj

Demando: Ĉu mi devas tuj antaŭpagi post aliĝo?

Respondo: Ni forte rekomendas antaŭpagi tuj post la aliĝo, kvankam tio ne estas deviga. Aliĝinto povas antaŭpagi je ajna momento oportuna al si mem. Oni atentu tamen, ke la aliĝperiodo aplikebla al ĉiu individua aliĝo dependas de la dato de la antaŭpago de 30€. Alivorte, por profiti de la programkotizo de la sama aliĝperiodo, en kiu vi aliĝis, vi devas antaŭpagi ĝis la limdato de tiu periodo. Poste, aliĝoj sen antaŭpago estos konsideritaj kiel aliĝoj de la sekva aliĝperiodo.

Demando: Ĉu mi povas pagi surloke?

Respondo: Surlokaj pagoj ĝenerale ne estos akceptitaj. Ĉar multaj kongresaj servoj devas esti rezervitaj kaj pagitaj frue antaŭe (plej malfrue 1-2 monatojn antaŭ la kongreso), ni preferas ke vi ne pagu surloke. En esceptaj kazoj, aliĝinto povas peti la eksplicitan konsenton de la Kongresa Komisiono pri surloka pagado, nur se estas gravaj kialoj, pro kiuj la aliĝinto ne povas antaŭe pagi.

Demando: Ĉu mi devas transpreni la administrajn kostojn de pago?

Respondo: Jes. Preskaŭ ĉiuj pagmetodoj havas administrajn kostojn. Ekzemple, se via kotizo estas 100€ kaj vi sendas precize 100€, la servo povas forpreni etan parton de tiu sumo, kaj fine TEJO ricevos iom malpli ol intencite (ekzemple, 97€). Tiukaze vi ankoraŭ ŝuldos al TEJO la mankantan sumon (3€) kiun la servo forprenis el via pago.

Tiujn kostojn vi devas konsideri en viaj pagoj. TEJO postulas, ke vi aldonu kromsumon al via pagota sumo por kovri administrajn kostojn. Ekzemple, por bankkartaj pagoj TEJO postulas la krompagon de almenaŭ 3% sur la pagota sumo. Do, por certigi ke ni fine ricevos precize 100€, vi devos pagi almenaŭ 103€. Simila principo aplikiĝas al Paypal-pagoj kaj bankĝiroj faritaj el ekster la SEPA-areo.