Kio atendos vin dum IJK 2027?
- Multaj prelegoj, diskutrondoj kaj atelieroj ĉirkaŭ la kongresa temo “Sociaj ŝanĝoj, krizoj, kaj ŝancoj“;
- Diverstemaj prelegoj, debatoj, kursoj kaj ludoj dum la tuta tago;
- Malaĉaj koncertoj, la Trinkomanĝa Nokto, kulturaj prezentoj pri Germanio, kaj aliaj vesperaj programeroj;
- Trankvila gufujo, maltrankvila trinkejo, vigla karaokeo, kaj diversaj ludejoj;
- Specialaj programeroj pri Germanio kaj Brandenburgio kaj iliaj historio, kulturo, kaj lingvoj;
- Banado en la lago, sportoj kaj ludoj sur la tereno de la kongresejo;
- Ekskursoj al la naturo de Havellando kaj al Potsdamo kaj Berlino, kaj enprofundiĝo en la loka kulturo;
- Kaj kompreneble la Junulara Movada Foiro, Malferma Horo de la Estraro, kaj la Komitatkunveno de TEJO!
La detala programo aperos ĉi tie pli proksime al la kongreso. Ĉu vi ŝatus mem kontribui per prelego, ateliero aŭ koncerto? Skribu al ijk2027@tejo.org.
Ne maltrafu ĉi ĉion! Aliĝu al IJK 2027!
